Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj en Hraščina

Erzsebet Sekelj prelegas

La evento nomata Renkontiĝo de verkistoj okazis je la deka fojo de la 14a ĝis la 16-a de septembro en la kroata vilaĝo Hrascina en Norda Kroatio, en la bieno de Spomenka Štimec. Ĉi-jare la ĉefa temo estis verkisto kaj esploristo Tibor Sekelj okaze de la centjariĝo de lia naskiĝo (Spisska Sobota 1912- Subotica 1988).
La verkon de Tibor Sekelj prezentis lia vidvino Erzsebet Sekelj, kiu parolis pri la plej gravaj el la 80 libroj de Tibor Sekelj. Ŝi aparte prilumis la vivon de la libroj de Tibor Sekelj ekster Esperantujo. El liaj libroj la plej vastan reeĥon atingis “Kumauaua – la filo de la ĝangalo”, kiu estis en la okdekaj jaroj publikigita en japana traduko en pli ol 300 000 ekzempleroj. Anne Jausions prezentis problemojn de tradukado de la sama libro francen. Zlatoje Martinov prilumis Tibor Sekelj kiel poeton kaj analizis universalismojn en lia poezio. La ĉeestantoj aparte profitis per la programo de Kroata TV kiu por la aranĝo disponigis la kopion de la TV-programo pri Tibor Sekelj el 1982. Kvindeko da kroataj kaj slovenaj esperantistoj ĉeestis la aranghon. Finance kontribuis Ministerio pri kulturo de Respubliko Kroatio kaj aŭspiciis Akademio Literatura de Esperanto, kiu evoluis el Esperantlingva Verkista Asocio, EVA, kiun Tibor Sekelj fondis en Budapesto en 1983. En la riĉa muzika programo muzikis Kaja Farszky kaj Neven Mrzlečki. La lastan tagon okazis ekskurso de prelegintoj al la urbo Varazdin, kie ili vizitis muzeon pri insektoj kaj renkontiĝis kun membroj de la Esperanto-Societo Varazdin.

Prelego de Zlatoje Martinov pri la poezio de Tibor Sekelj

Prelego de Erzsebet Sekel (1-a parto)

Prelego de Erzsebet Sekel (2-a parto)